Zamenhofa Festo 2018

La 15an de decembro 2018, ni okazigis Zamenhofan Feston ĉe “Taman Tebet en Ĝakarto”. Ni elektis tiun ĉi lokon, ĉar ni ŝatus ĝui la naturon kaj samtempe ni malfermis la agadon al la publiko. Ĉi-foje nur malmulte da amikoj. Komence, du amikoj legis la poemojn de Zamenhof, unu el kiuj havas titolon “Ho, Mia Kor'”. Poste, ni amuze kantis la kantojn, “Dankon Zamenhof” kaj “Esperanto Por Ni”. En la lasta parto, ni manĝis la Esperanto-torton kaj interbabilis pri Esperanta sperto kaj movado.

Ni ankaŭ utiligis la ŝancon por propagandi Esperanton al la homoj, kiuj
kolektiĝis en tiu parko. Plejparto de ili estas junuloj, kiuj faris diversajn
aktivecojn kiel sporti, ludi aŭ nur babili. Ni poste vidis grupon de junuloj,
kiuj ŝajnis diskuti ion. Ni proksimiĝis kaj salutis kelkajn de ili, kiuj afable
resalutis nin. Ili estas gelernantoj de altlernejo de “Karya
Teladan”. Ni tuj prezentis nian agadon kaj demandis, se iu iam aŭdis pri
Esperanto. Kelkaj respondis, ke estas hispana, meksika aŭ portugala lingvoj.
Evidente ili ne scias pri Esperanto.

Ni daŭre enkondukis per simpla informo kaj kuraĝigis ilin por viziti la
retpaĝon de Indonezia Esperanto-Asocio kaj aliĝi al niaj sociaj retpaĝoj. Ni ankaŭ disdonis Esperanto-torton kaj donacon al kelkaj kiuj jam kuraĝe demandis kaj respondis. La propagandon ni ankaŭ faris al aliaj homoj. En la malfrua vespero, nia agado finiĝis kun ĝojo, ĉar ni sukcese festis kaj disvastigi nian lingvon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.