Kategoriaj arkivoj: Klubo Ĝakarto

Lernu Esperanton Kun Ni

Nia kreis videon en indonezia lingvo por diskonigi la avantaĝojn de Esperanto-lernado. Oni povas konatiĝi kaj amikiĝi kun multaj homoj nur per unu lingvo, Esperanto ĉar Esperantaj parolantoj aŭ esperantistoj troviĝas en diversaj landoj de la mondo. Esperanto ankaŭ estas lerninda ĉar ĝi havas propedeŭtikon aŭ lernfaciliĝo de Esperanto por lerni sekvajn fremdajn lingvojn. Se oni deziras vojaĝi al iu lando, li/ŝi povas resti en la domo de esperantisto. Ili certe varme bonvenigos kaj montros siajn vivtravivaĵojn, lokajn homojn, lokajn kulturojn kaj lokajn kutimojn.

Esperanto certe grandigos la horizonton al la internacia pensmaniero, interkompreniĝo al la diverseco kaj internacia amikeco.

Dank’al alilandaj esperantistoj kiuj volonte helpis en la video kaj afable elparolis la frazojn en indonezia lingvo; Ayok, belajar bahasa Esperanto! Pasti Seru! kiu signifas “lernu Esperanton! Estas mojose!