Transira Estraro de IEA

Jen la personoj, kiuj fariĝas la transira estraro de IEA, laborante por Esperanto-movado en Indonezio.

Ilia Sumilfia Dewi (voknomiĝas: Ilia), naskiĝis en Ĝakarto je la 11an de Marto 1978. Ŝi komencis koni Esperanton en la duona jaro 2009 pere de mallonga enkonduko de Esperanto kun esperantisto el Belgio, Heidi Goes. Poste kun siaj geamikoj kiuj antaŭe jam lernis kune Esperanton, ŝi starigis Esperanto-grupon por lerni kune Esperanto en iu magazeno en Ĝakarto ĝis Oktobro, 2010 kiam la klubo-Esperanto de Ĝakarto “Esperiga Suno” fondiĝis, kiu estas la unua Esperanto-klubo dum la nova Esperanto-movado en Indonezio. En Decembro 2010, ŝi havis la unua ŝancon por partopreni Esperantan eventon eksterlande kiu estis Komuna Seminario (KS-28) inter 4 landoj, Vjetnamio, Ĉinio, Japano kaj Koreio en Hanojo, Vjetmanio. Poste ŝi havis eblecon por reprezenti la Indonezion por la unua foje al Universala Kongreso (La 95a UK) en Kopenhago, Danio en 2011 kaj en tiu tempo , ŝi ankaŭ partoprenis kelkan aliajn eventojn en eŭropo kiel SES (Somera Esperanto-Studo) en Slovakio, Kristana Esperanto-kongreso en Ĉehio kaj Itala Kongreso en Torino, Italujo. Pere de ŝiaj spertoj kaj partoprenoj en diversaj E-aranĝoj, ŝi plimotiviĝas por pli labori en la Esperanto-movado de Indonezio kaj pli aktivas diskonigi Esperanton al diversaj komunumoj. En 2013, ŝi estis la prezidanto de LKK por la 1a Indonezia Esperanto-kongreso  kiu okazis en Bogor kaj tiam fariĝis la prezidanto de IEA (Indonezia Esperanto-Asocio) dum la periodo de 2013-2016. En la komenco de 2015, ŝi plenumis la inviton de AEA (Australia Esperanto-Asocio) por partopreni Australian Esperanto-kongreson en Melburno. Poste en 2016, nome de IEA, ŝi kunlaboris kun AEA, NZEA okazigis la Trilandan kongreson kiu ankaŭ estis subtenante de Bandung E-klubo kaj Azia Afriko muzeo, Bandung. Nuntempe, krom kontribui kiel gvidanto de Ĝakarta E-klubo, ŝi ankaŭ prenas rolon kiel prezidanto de IEA transira estraro ĝis la ne difinita tempo. Vi povus atingi ŝin per retmesaĝo ilia.dewi@gmail.com


Erlangga Femayuga (laŭ sia aŭtornomo: Erlangga Greschinov), naskiĝis en Ĝakarto, 28-a aprilo, 1993. Li finis sian studon en la fako de industria inĝenierarto, Universitato de Telkom, en 2016. Li konatiĝis kun Esperanto per grupo de esperantistoj ĉe Fejsbuko, poŝte li havis la intereson por lerni ĝin. Esperantiĝis li ekde 2010. Li ankaû estas la fondanto de Klubo “Faktabahasa”, lingva-amemujo por junuloj en Indonezio. Li partoprenis al la 97-a Universala Kongreso kaj la 68-a Internaciala Junulara Kongreso en Hanojo, Vjetnamio. Nuntempe, li loĝas en Bekasi kaj estas unu de transira estraro de IEA kaj respondecas pri informado. Oni povas kontakti lin per retadreso Greschinov@gmail.com


Arman Yusuf (voknomiĝas: Uĉup) naskiĝis en Ĝakarto je 30a de Aŭgusto, 1975. Li finis la studon en Informa Sistemo-fako de Budi Luhur Universitato, Ĝakarto, en 2013, kaj li nun estas instruisto en la sama universitato. Li konis Esperanton de la artikolo de ‘Kompas’ ĵurnalo en Aŭgusto 2015, sed li vere eklernis Esperanton en Decembro 2015. Li partoprenis la trilandan kongreson de Esperanto en Bandung, Indonezio, Marto 2016. Post la kongreso, li decidis helpi Esperantan movadon en IEA kaj respondecis kiel Sekretario en 2016, kaj respondecas kiel Edukado-fako en 2017. Lia retmesaĝo estas arman.yusuf@gmail.com


Dewi Rizki (voknomiĝas Dewi), […]


Asfrina Liola (voknomiĝas Lio). Ŝi konis Esperanton de Ilia en 2011. Ŝi eklernis Esperanton en Ĝakarta E-Klubo “Esperiga Suno”. Nun ŝia okupo estas studentino de la ekonomia fako en Mercu Buana Universitato kaj ankaŭ kiel laboristino de financo. En 2012, ŝi estis kasistino de la Ĝakarta Esperanto-klubo kaj poŝte, ŝi havis la unua ŝancon por partopreni Esperantan eventon eksterlande kiu estis La 97a Universala Kongreso de Esperanto, en Hanojo, Vjetnamio. En 2013 , Ŝi spertis esti unu de la LKK-anoj de la Unua Indonezia Esperanto-Kongreso en Aprilo 2013 en Bogor kiel Kasistino kaj respondeculo de ekskurso. Tiam ŝi estis elektita por preni rolon de Revizoro de IEA dum la periodo de 2013-2016. En 2016, ŝi partoprenis Trilanda Kongreso. Nun ŝi estas unu de estraro de IEA kiel kasistino. Ŝi esperas ke povas bone respondeci pri financo de IEA (Indonezia Esperanto-Asocio). Vi povas atingi ŝin en luv_liola@yahoo.co.id

 

1 thought on “Transira Estraro de IEA

  1. Kara Prezidanto de IEA,

    Saluton! Kun plezuro nia Esperanto-klubo entuziasmus kunlabori kun vi!

    Vian respondon atendante,

    Movade via,

    Pastor Bukuru Ruburaga Nabahena,
    Prezidanto,
    ZILBERNIK ESPERANTO-KLUBO (ZEK),
    P.O. Box 153 Uvira/DEMOKRATIA RESPUBLIKO KONGO.

    Rete: .

    Telefono: (+243)970337935/(+243)85260968Telefono: (+243)970337935/(+243)85260968Telefono: (+243)970337935/(+243)85260968Telefono: (+243)970337935/(+243)852609680.

    Antauxdankon pro via respondo!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.