La 2-a Komuna Kongreso Inter Japanio kaj Koreio

De la 12a ĝis la 14a de Oktobro 2018 okazis la Komuna Kongreso inter Japanio kaj Koreio en la urbo Nara, Japanio. Ĝi troviĝas en la regiono de Kansajo kaj inter du urboj, Kioto kaj Osako. En tiu kongreso aliĝis 543 homoj el kiuj partoprenis 68 koreoj, 7 ĉinoj kaj ankaŭ el Francio, Ĉilio, Kanado, Hungario, Tajvano, Vjetnamio, Germanio, Irano, Filipinoj, Barato kaj Indonezio.

La inaŭguro de la kongreso okazis matene je la 13-a de Oktobro en la kultura domo de Gubernio Nara kiel la ĉefkongresejo. La programo estis bunta kun diversaj prelegoj, fakkunsidoj, kursoj, kulturaj prezentadoj, muzikoj, ekskursoj kaj multaj aliaj. Dum la kongreso, la partoprenantoj ankaŭ povis sperti la Te-ceremonion, kiu prezentas unikaĵon de la japana kulturo. En la ekskursaj programoj, la kongresanoj vizitis multajn belajn lokojn aŭ simple promenis al la Nara-parko, kiu troviĝas proksime dela kongresejo. Tie oni povas trovi multajn cervojn, kiuj libere vivas en la parko kaj viziti mondajn heredaĵojn.

En la kongreso ankaŭ okazis la kunsido pri azia agado. Ilia, kiu estis sola partoprenanto de Indonezio prezentis la plenumajn agadojn de IEA en 2017-2018 kaj parolis iomete pri la landa movado. Ŝi rimarkis ke la kunsido estis bona forumo por aŭskulti la prezentadon de la Esperanto-movado en aziaj landoj kaj bona tempo por diskuti inter movadanoj.

Samtempe en tiu kongreso estis ankaŭ organizita la 105-a Japana Esperanto-Kongreso kaj la 50-a Korea Esperanto-Kongreso. En la ferma ceremonio, la LKK-anoj de ambaŭ kongresoj venis al la podio kaj ricevis la florojn ĉar ili sukcese kunlaboris por organizi la kongresojn dum tri tagoj.

En la fino de la kongreso, kelkaj partoprenantoj tuj revenis al siaj landoj aŭ hejmurboj sed kelkaj ankoraŭ restis en Nara. Nia prezentanto, Ilia ankaŭ pasigis unu nokton kaj en sekvonta tago ŝi dauriĝis la vojaĝon al  Osako, kie ŝi deziris pasigi du tagojn antaŭ la vizito al Oomoto Centro en Kameoka. Ŝi opiniis ke ŝia partopreno en tiu komuna kongreso estis tre ĝojiga kaj memorinda spertoj, speciale ŝi havis ŝancon viziti la Oomoto-centron dum du tagoj.

Provleganto : Jean-Claude Roy (esperantisto el Francio)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.