Da Nang Gastigis La 9an Azia-Oceanian Kongreson de Esperanto

En la jaro 2019 sukcese okazis la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en la urbo, Da Nang ekde 25-a ĝis la 28-a de aprilo. Tiu urbo troviĝas en la centro de Vjetnamio kaj famiĝas pro la plaĝoj kaj historia periodo de Francio en la lando. En Da Nang troviĝas internacia flughaveno, kiu faciligas la vojaĝon de alilandanoj al tiu urbo. Pro tio ĝi rapide disvolviĝas precipe pro la turismo kaj la komercado.

Ĉifoje la kongreso havis temon pri “Esperanto kaj Kultura Diverseco de Azio kaj Oceanio” kun ĉeesto de 233 kongresanoj el la 281. El Indonezio partoprenis 7 personoj inkluzive la reprezentanton de Indonezia Esperanto-Asocio (IEA), Ilia Dewi, kiu amike salutis la kongresanojn en la malfermo.

La kongresejo estis plena de amikaj renkontiĝoj kaj la programeroj kaj la kunagadoj trovis kundividitan amuziĝon. La LKK-anoj kaj la estraroj de KAOEM kiuj organizis la kongreson tre bone kunlaboris por realigi ĝin. La LKK ankaŭ sukcese akiris la grandan atenton kaj subtenon de Vjetnamaj instancoj eĉ finance.

Dum kvar tagoj, la kongresanoj povis partopreni diversajn programojn. Ilia Dewi raportis ke ŝi partoprenis kelkajn prelegojn, kunsidojn, ekskursojn kaj interkonatiĝis kun novaj kaj malnovaj amikoj. La malferma kunsido de azia-oceania movado kaj la fermaj kunsidoj estis kelkaj el la plej grava programeroj kiujn ŝi ĉeestis. En kelkaj fermaj kunsidoj, la nuna estraro de KAOEM interdiskutis kun la membroj pri gravaj temoj rilate al la sekvonta aranĝo de la 10-a Azia-Oceania Kongreso kaj la balotado de nova estraro. Estis decidita ke Koreio gastigos la kongreson en 2022 kaj la elektitaj estraranoj de KAOEM por la periodo 2019 – 2022 kun la nova prezidanto S-ro Nisinaga Atusi el Japanio, la vic-prezidanto, s-ino Nguyen Thi Phuong Mai el Vjetnamio, la sekretario, s-ino Oh Soonmo kaj Ilia Dewi el Indonezio kiel vic-sekretario.

Aliaj memorindaj agadoj por ŝi ankau estis la arbo plantado en la junulara parko. Tiam estis sabatmateno kaj la kongresanoj kolektiĝis por planti 5 verdajn arbojn de Zamenhof. La agado de plantado markis la gravan internacian eventon en Da Nang kaj kontribuas ne nur al verdigo de parko sed ankaŭ samtempe al fortigo de amikeco, paco, solidareco kaj kunlaboro inter homoj en la regiono kaj en la tuta mondo. Poste la kongresanoj vizitis la vendejon en ŝtona urbo.

En la internacia vespero, kontribuante per danco kaj kanto de Ĝakarto, Ilia Dewi deziris prezenti iom pri Indonezio al la kongresanoj. Ankaŭ alia indoneziano, Syauqi legis poemon en la Sunda lingvo. Tiu vespero estis tre agrabla kaj mojosa per arta prezentado de talentaj kongresanoj.

La fermo de kongreso komenciĝis je la 2a posttagmeze kaj prezidis d-ro SO Jinsu, la malnova prezidanto de KAOEM kun resumo. S-ro Inumaru Fumio, la malnova vic-prezidanto raportetis pri programo kaj S-ro Enkhee, la malnova sekretario raportetis pri statistiko. Laste la Vjetnama grupo kantis la kanton “Grandigu Nian Rondon” kaj sekvis deklaro de la fermo de la kongreso.

Provleganto : Jean-Claude Roy (esperantisto el Francio)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.