Antaŭ kelkdek jaroj, Esperanto jam estis en Indonezio, komence en 1920 ĝis la periodo de sendependenco ĉirkaŭ 1965. Tiam la movado estis sufiĉe vigla kaj atingis je brila periodo sub la gvidanto de s-ino Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng. Ŝi starigis la Universalan Indonezian Esperanto-Asocion en 1952 en Jakarta.
Laŭ la historio la asocio sukcese okazigis la 1-an Indonezian Esperanto-konferencon en Jakarta en 1960. Ekde ĝia starigo, la asocio agadis multe por progresigi la Esperanto-movadon en Indonezio.
Dum la periodo, S-rino Datoe Toemenggoeng kunlaboris kun siaj geamikoj por komenci E-kurson en diversaj urboj kiel en Jakarta, Bandung, Yogyakarta, Magelang, Lubuk Linggau, Semarang, Surabaya, Malang, Denpasar, Waingapu kaj Makassar. Ankaŭ troviĝas multe da Esperantaj lernolibroj, vortaroj, revuoj kaj gazetoj, ekzemple “Indonezia Esperantisto” kiu estis verkita de S-rino Datoe Toemenggoeng, gazeto de “Voĉo el Indonezio” kiel organo de Asocio kaj tiel plu.
En la historio troviĝas ankaŭ aliaj nomoj kiuj rolis grave en la movado, ili estis S-ro Liem Tjong Hie, S-ro Soen Kiat Liong, S-ro Hasan Basri, ktp. Ili aktive verkis librojn kaj vortarojn.
En la jaro 1965, la movado malkreskis pro la politika situcio kiu ne permesis ĉion rilate al fremdaj aferoj kaj post la morto de S-rino Datoe Toemenggoeng, la movado ne plu vivis. Bedaŭrinde en tiu periodo, ĉiu afero rilate al Esperanto preskaŭ tute malaperis en Indonezio, ankaŭ la lernantoj haltis lerni la lingvon kaj ne plu estis kontaktoj inter Indoneziaj esperantistoj.
Past longa malapero de Esperanto, en 2009 vojaĝis al Indonezio iu virino de Belgio kiu nomiĝas Heidi Goes. Ŝi faris mallongan enkondukon de Esperanto en kelkaj urboj kiel Ĝakarto, Bogor, Yogyakarta, Surabaya ktp. Dum ŝia restado en Indonezio, ŝi ankaŭ havis ŝancon renkontiĝi kun veteranoj kiuj antaŭe lernis la lingvon.
Post tiu unua vizito sekvis ankaŭ en 2010, 2012 kaj laste en 2013. La vizito de Heidi Goes kuraĝigis indonezianojn de diversaj urboj por starigi Esperantan grupon aŭ klubon.
La unua klubo estas “Esperiga Suno” en Ĝakarto kiu estis fondita en la 3-a de Oktobro 2010 kaj tiu deklaris novan periodon de E-movado en Indonezio. Poste en Bandung ankaŭ fondiĝis E-klubo subgvido de Azia-Afriko Muzeo kaj grupetoj en aliaj urboj. La progreso de E-movado daŭre montras ke pli kaj pli Indonezianoj interesiĝas lerni la lingvon kaj agadas por enkonduki ĝin al pli multe da homoj.
En 2013, pere de granda subteno de Melburo Esperanto-Asocio kaj malavaraj eksterlandaj esperantistoj, Indonezianoj sukcese okazigis la 1-an nacian kongreson de la 5-a ĝis la 8-a de Aprilo en Bogor. Dum 4 tagoj kolektiĝis 66 partoprenantoj el Japanio, Koreio, Belgio, Ĉinio, Aŭstralio, Finnlando, Orienta Timoro kaj Indonezio. La grava atingo de la kongreso estis restarigo de landa asocio, Indonezia Esperanto-Asocio (IEA).
S-ro Inumaru Fumio el Japanio, So Gilsu el Koreio, Heidi Goes el Belgio kaj parte ankaŭ Ilia Sumilfia Dewi verkis la statuton de asocio kaj retan aliĝilon. Ĝuste je la 7an de Aprilo en vespero, S-ro So Gilsu gvidis la kunsidon de 22 aliĝintaj membroj de asocio kaj aprobis la statuton kaj la estraron.
Ilia Sumilfia Dewi de Jakarta elektiĝis kiel prezidantino, Endang Sabrina de Batam iĝis ĝenerala sekretario kaj Eta Esperantina ankaŭ de Jakarta fariĝis kasistino. Aliaj estraranoj estas Roga Pria Sembada (Malang), Andre Samosir (Yogyakarta) kaj Reza Pahlevi (Medan). Sasri Widaldini kaj Liola Asfrina elektiĝis kiel revizoroj.
En ĝiaj unuaj tri jaroj (2013-2016), Indonezia Esperanto-Asocio koncentriĝas la agadoj en 2 aferoj kiuj estas Informado kaj Edukado. Realiginte la agadojn, IEA kunlaboras kun E-kluboj kaj grupoj ĉe aliaj urboj, starigas efikan komunikadon inter Indoneziaj esperantistoj pere de diversaj kanaloj kaj subtenas la ideon por pliprogresigi la movadon.
Krome, ankaŭ gravas la kunlaborado kun eksterlandaj E-organizoj regione kaj internacie. Pro tio IEA subtenis la ideon de Trilanda Kongreso inter Indonezio, Australio kaj Nov-Zelando kiu okazos en Marto, 2016 en Bandung, Indonezio.