La Unua Baza Kurso

Post la lasta aranĝo de Esperanto-enkonduko, ni organizis virtuale la kurson de Esperanto por komencantoj. Tiu unua baza kurso sukcese okazis pro la helpo de IREA (Irana Esperanto-Asocio). Ni denove havis la virtualan ĉambron en Zoom kiu apartenas al la konto de IREA.  Por partopreni al la kurso, oni devas aliĝi per WhatsApp aŭ retmesaĝo menciita la nomo, telefonnumero, retadreso kaj profesio. Laŭ la ricevitaj aliĝiloj, aliĝis 24 personoj el diversaj partoj en Indonezio.

 

En la unua sesio, la kursanoj lernis pri alfabetoj kaj kiel elparolis ilin. Poste ili lernis pri vort-klasoj, pronomoj, la finaĵoj -as -is -os, akuzativo kaj ĉiferoj. Dum du horoj, Ilia Dewi gvidis la kursanojn por kompreni la bazan gramatikon kaj konstrui la simplan frazon en Esperanto. Kelkaj kursanoj rapide kaptis la lecionon sed aliaj ankoraŭ ne bone komprenis. Por kuraĝigi ilin, ni disponigis la atestilon al tiuj kiuj skribis dek frazojn kaj sendis ilin per retmesaĝo. En la lasta sesio, la kursanoj ankaŭ lernis pri salutoj kaj ĉiutagaj esprimoj.

Post tiu ĉi kurso, ni planos okazigi la duan bazan kurson en la venonta Aŭgusto. Pere de tiu virtuala kurso, ni esperas ke la kursanoj diligente lernos kaj progresiĝos. La lerno-materialojn ni prenis de libroj ‘Kunci kaj Esperanto per Rekta Metodo’ kaj retejo edukado.net aŭ lernu.net . Sukcesojn al ĉiuj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.