Virtuala Enkonduko de Amikeca Lingvo, Esperanto

La 13an de junio 2020 okazis virtuale la enkonduko de Esperanto. Ni organizis la agadon kun la temo  “Webinar Mengenal Bahasa Persahabatan Dunia, Esperanto” aŭ Esperante; Vebinaro Pri Enkonduko de Tutmonda Amikeca Lingvo, Esperanto. La aranĝo estis malfermita al la ne-esperantista publiko. Oni povis senpaĝe aliĝi per WhatsApp aŭ retadreso kaj poste la Zoom-ligilo estis sendita por partopreni en ĝi. IREA (Irana Esperanto-Asocio) gastigis la agadon en sia Zoom-konto kaj aranĝis la virtualan ĉambron.  S-ro Ahmad, la irana esperantisto estis tre helpema pri teknikaj aferoj kaj malfermis la virtualan ĉambron ĝustatempe, je la 13a ĝis la 15a horo (UTC+7).

Komence, la partoprenantoj auŝkultis la ĝeneralan informon pri Esperanto, iom pri historia periodo en Indonezio kaj la nuna movado. Poste, ili lernis la bazon de la lingvo. Ilia Dewi, la estrarano de IEA gvidis la tutan sesion dum du horoj. Antaŭ la fino, la partoprenantoj havis ŝanĉon por demandi aŭ diri siajn opiniojn kaj ankaŭ akiris librojn kiel donaco.

En ĉi tiu aranĝo partoprenis 17 homoj el Ĝakarto, Bogor, Bandung, Medan kaj Kupang. Plejparte estas studentoj kaj aliaj estas laboristoj. Kelkaj opiniis ke Esperanto estas interesa lingvo kaj deziras plulerni.  Dankon, ĉiuj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.