Filmeto de 44a UK, 1959

Ĉi tiu filmeto fariĝis dum la 44-a UK en Varsovio. Multaj esperantistoj tra la mondo partoprenis ĝin, ankaŭ el Indonezio. S-rino Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng kiu estis la ĉefa movadano en Indonezia movado inter 1952-1964 salutis la kongresanojn en la malfermo. Plurfoje ŝi partoprenis la internaciajn aranĝojn kaj estis konata al alilandaj esperantistoj. La periodo pri ŝia aktiveco nun estas legebla en la libro ‘Movadaj Insuletoj’ kiu estis verkita de Heidi Goes, la Belga esperantisto.

La filmeton ni elŝutis de fesbuk-paĝo : https://www.facebook.com/historiodeesperanto.  Victor Maxim Manuel, juna esperantisto el Indonezio tradukis la filmeton kaj enmetis la subtitolon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.