La Dua Baza Kurso

La 15an de Aŭgusto sukcese okazis la dua baza kurso. Ĉifoje la kursanoj lernis pri prefiksoj kaj sufiksoj, la uzo de ‘si’, la kvar kazoj de akuzativo kaj demandvortoj. La kurso daŭris du horoj kun 11 personoj. Ĉeestis ankaŭ s-ro Ahmad el Irano kaj Hoan Ĝojo el Vjetnamio. Ili observis la kurson kaj kuraĝigis la kursanojn.

Kiel la unua baza kurso, ĉi tiu kurso ankaŭ estis malfermita kaj senkosta. Oni unue aliĝis kaj poste akiris Zoom-ligilon por eniri al la virtuala ĉambro. Dum la kurso, ĉiuj kursanoj aŭskultis la lecionon kaj povis libere demandi se ili frontas malfacilaĵon por kompreni la lerno-materialojn. La kurso finiĝis 30 minutoj antaŭ la 4a horo vespere.

En ĉi tiu kurso, oni ankaŭ povas ricevi la retan atestilon se ili skribas kaj sendas 10 frazojn en Esperanto. La tria baza kurso okazos en Septembro 2020. La detalon ni baldaŭ diskonigos.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.