Duontaga Ekskurso en Zamenhof-tago 2019

Okaze de Zamenhofa tago ni organizis ekskurson en la urbo Ĝakarto la 15an de decembro 2019. Aliĝis 20 homoj sed nur 10 kiuj reale partoprenis. Kelkaj de ili estis novuloj kiuj interesiĝis pri Esperanto.

La ekskurso komenciĝis matene je la 9a ĝis la 3a posttagmeze. La grupo kolektiĝis en MONAS, nacia monumento kiu estas konata kiel urba simbolo. Promenante en la vizitindaj lokoj, la partoprenantoj aŭskultis la informojn en Esperanto sed ili ankaŭ ricevis la paperon de la informoj en indonezia lingvo.

Ĉi tiu ekskurso okazis ĝis la malnova parto de urbo, “Kota Tua’ kiu rakontas la historion en la nederlanda epoko. Pro la modernigo multaj aferoj ŝanĝiĝas kaj malmulte da historiaĵoj restas. Tial gravas la agado sciigi la historion kaj samtempe aŭdigi Esperanton.

En la lunĉpaŭzo, la partoprenantoj alvenis en la restoracio kiu situas en la areo de malnova urbo. Tie ni iom ripozis, tagmanĝis kaj agrable babiladis. Kelkaj ĝuis la ŝancon demandi pri Esperanto kaj la movado.

Antaŭ la fino de ekskurso, ni diskonigis Esperanton al la ĉirkaŭaj pasantoj per faldfolioj kaj ludoj. La ekskurso finiĝis sukcese kun ĝojo.

Raportas Ilia Dewi : ilia.dewi@gmail.com

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.