Tagaj arkivoj: 15 Aŭgusto 2021

La Prelegserio de AEA

Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA)  havas interesan agadon kiu regule okazas unufojo monate. La ĉiumonata prelegserio per Zoom prezentas interesajn prelegojn de esperantistoj el diversaj landoj. Ili parolas pri diversaj temoj ne nur rilate al Esperanto sed ankaŭ kulturoj, sociaj fenomenoj, sciencoj kaj tiel plu. Por prezenti ion en tiu ĉi aranĝo, oni povas kontakti kaj proponi temon al la prezidanto@esperanto.org.au

Hodiaŭ tagmeze, Ilia Dewi prezentis pri podkasto en la indonezia. Kun la pseŭdonimo ‘Belverdulino’, ŝi utiligas podkaston por reklami kaj informi Esperanton al indonezianoj precipe junuloj kiuj plejparte aŭskultas podkaston. Kelkaj partoj de la prelego fuŝis pro la malforta retkonekto sed ĝenerale bone okazis. La video de la prelego troviĝas en la jutuba kanalo, Esperanto Auŝtralia kun aliaj videaĵoj de ĉiumonata prelegserio.

Jen ĝi! bonan spektadon!