Komence de tiu ĉi jaro, sukcese okazis la 1-a paroliga sesio kun du japanaj esperantistoj kaj kvin indonezianoj per Zoom. Ĉifoje la temo estas kion vi deziras realigi en 2022?. Ĉiuj havis ŝancon por mallonge prezenti sian planon aŭ deziron. Poste aliaj rajtas demandi kaj komenti. Kelkaj interesiĝas lerni aliajn lingvojn, pli aktive partopreni en la Esperantaj agadoj, partopreni en kurado kaj tiel plu. Dum du horoj, ĉiuj afable interbabilis kaj lernis novajn vortojn. La ĉeestanto el Japanio, s-ro Fukui Masaharu konigis sian regionon Okajama kaj la urbon, Kuraŝiki. Kvankam ankoraŭ ne ekzistas Esperanto-grupo en lia urbo, sed li klopodas instrui Esperanton la siaj gelernantoj kaj ŝatus inviti ilin al tiu ĉi virtuala rondo. La konversacia rondo regule okazas 2 fojoj monate kaj malfermiĝas al ĉiuj.
Arkivoj de etikedoj: Esperanto
La Festo de Z-tago 2021
La 19an de decembro, IEA okazigis komunan feston por celebri la tagon de Zamenhof kiel aliaj esperantistoj en tuta mondo. Ĉifoje la festo okazis virtuale per Zomo (Zoom) kun partoprenantoj el Japanio, Koreio, Tajvano, Tajlando, Vietnamio, Singapuro, Pollando, Rusio kaj Indonezio. La festo komenĉigis en la vespero laŭ la ĝakarta tempo, je la 20h00 ĝis 22h00.
En la komenco, ĉiuj partoprenantoj havis ŝancon por memprezenti per speciala nomo kiu estas donita nu ren tiu ĉi festo. Estas Lingvo Internacia, Paco, Amikeco, Frateco kaj tiel plu. Ili priskribas la signifon de la nomo aŭ diras la opinion. Poste, kelkaj partoprenantoj deklamis kune la poemojn de Zamenhof kies titolo estas ‘Al la esperantistoj kaj La Vojo’.
En la sekvonta programo, ĉiuj amuziĝis per ludoj. La partoprenantoj respondis al demandoj pri vivo de Zamenhof per Kahoot, la apo kiu estas uzata por krei virtualajn ludojn. Post ludi, la partoprenantoj povas aŭskulti prelegeton pri kiel krei verdan stelon per paperfaldado kiel arto de origamio.
Kiam la tempo venis por kune manĝi kaj trinki, ĉiuj levigis sian trinkaĵon por virtuala tosto dirante frazojn “jen via sano…Feliĉan Zamenhofan Tagon!” En tiu ĉi okazo, ĉiuj havis pli malpli du minutojn por esprimi sian senton aŭ opinion pri Esperanto aŭ Zamenhof. En la lasta sesio, ili kune fotiĝis kun kelkaj kiuj ankoraŭ restis ĝis la fino de la festo. Dankon al ĉiuj!
La Virtuala Enkonduko de Esperanto
La 13an de novembro, Ilia, la estrarano de IEA estis invitita de eduka platformo “Accelerate By LP3i” por enkonduki Esperanton. La agado okazis virtuale per Zomo (Zoom). Partoprenis ĉirkau 20 personoj el diversaj partoj en Indonezio. Kelkaj de ili estas tute komencantoj aŭ neniam antaŭe aŭdis pri Esperanto.
La organizantoj malfermis la programon kaj salutis al ĉiuj partoprenantoj. Ili intence okazigis tiun ĉi eventon ĉar ili pensas ke Esperanto estas lerninda precipe al junuloj kiuj havas grandan entuziasmon pri lingvo. Post la salutado, la enkoduko komenciĝis kun ĝenerala informo pri Esperanto. Gvidante la grupon, Ilia iom parolis pri historio de Esperanto kaj kial ĝi estas utila kaj lerninda. Ankaŭ avantaĝoj lerni Esperanton.
En la dua sesio, la partoprenantoj lernis la bazon de Esperanto kaj donis tempon al ili demandi ion ajn pri la leciono. Ili lernis kiel elparoli la alfabetojn, krei simplan frazon kaj spekti filmeton pri UK en Varsovio kiu montris la kongresanojn el Indonezio en 1959. Pere de tiu filmeto, oni povas iom vidi ke Esperanto estas parto de nia historio. La enkonduko daŭris dum horoj kun sukceso.
La Prelegserio de AEA
Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) havas interesan agadon kiu regule okazas unufojo monate. La ĉiumonata prelegserio per Zoom prezentas interesajn prelegojn de esperantistoj el diversaj landoj. Ili parolas pri diversaj temoj ne nur rilate al Esperanto sed ankaŭ kulturoj, sociaj fenomenoj, sciencoj kaj tiel plu. Por prezenti ion en tiu ĉi aranĝo, oni povas kontakti kaj proponi temon al la prezidanto@esperanto.org.au
Hodiaŭ tagmeze, Ilia Dewi prezentis pri podkasto en la indonezia. Kun la pseŭdonimo ‘Belverdulino’, ŝi utiligas podkaston por reklami kaj informi Esperanton al indonezianoj precipe junuloj kiuj plejparte aŭskultas podkaston. Kelkaj partoj de la prelego fuŝis pro la malforta retkonekto sed ĝenerale bone okazis. La video de la prelego troviĝas en la jutuba kanalo, Esperanto Auŝtralia kun aliaj videaĵoj de ĉiumonata prelegserio.
Jen ĝi! bonan spektadon!
Intervjuo en Radio Imelda 104.4 FM
Okaze de Esperanto-tago, ni klopodis kontakti ĵurnalistojn kaj radio-elsendoj por reklami Esperanton. Unu radio-elsendo en la urbo Semarang, radio Imelda 104.4 FM akceptis la proponon por aperigi Esperanton en sia matena programo “Rolling in The Morning”. La estrarano de nia asocio, Ilia estis intervjuita en la 6an de augusto kun la temo ‘134 jaroj de Esperanto, La Monda Lingvo por Kunlaborado kaj Paco’. Dum 30 minutoj pere de rekta elsendo de instagram kaj samtempe elsendita per radio, la anoncisto intervjuis kaj demandis interesajn demandojn rilate al la tago de Esperanto, la movado, la lernado de Esperanto kaj la funkcioj en la internacia komunikado.
Estis interesa parto kiam la anoncisto iom lernis la vortojn en Esperanto. Li rimarkis ke la vortoj iom similas kun aliaj fremdaj lingvoj kaj la gramatiko estas simpla. Ni esperas ke pere de tiu intervjuo, la aŭskultantoj ekkonis Esperanton.