Raporto de Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio

Cover Revuo Esperanto - Majo 2018

La 28-an de marto ĝis la 2-a de aprilo 2018 okazis la dua trilanda kongreso en la urbo Bekasi kiu troviĝas ĉ. 55.6 KM de internacia flughaveno en Ĝakarto.

Plejparte de la eksterlandaj kongresanoj neniam aŭdis pri la urbo kaj ne havis ideon kia urbo ĝi estas. Tamen mi proponis la urbon al aliaj organizantoj el Aŭstralio kaj Nov-Zelando ĉar en tiu dua plej granda urbo de okcidenta javo troviĝas junuloj kiuj jam lernis Esperanton ĉe lingva komunumo, Faktabahasa Bekasi. Krom tio, kelkaj junaj aktivuloj loĝas en Bekasi kaj pretis labori por organizi la kongreson.

Ĉifoje la kongreso estis malpli granda ol la unua trilanda kongreso en Bandung, 2016. Partoprenis 37 indonezianoj kaj 29 eksterlandanoj el 7 landoj, Aŭstralio, Nov-Zelando, Belgujo, Hispanujo, Koreio, Filipinoj kaj Orienta Timoro. Inter kongresanoj troviĝis novuloj kaj junuloj el diversaj partoj de Indonezio. Ni sukcese venigi ilin pro la vojaĝsubteno kiu estis disponigita de la konto iesa-p ĉe UEA. Koran dankon al malavaraj esperantistoj kiuj jam subtenis nian movadon per tiu konto. Ankaŭ estis bonega afero ke venis 10 orienttimoranoj pere de subvencio kiu estis aranĝita de Heidi Goes.

Vespere en la unua tago, la kongreso malfermiĝis kun iom da ceremonio. La organizantoj de tri landoj bonvenigis la kongresanojn per salutmesaĝoj. Inter tio, juna indoneziano legis Esperantan poemon kaj la grupo de orienttimoranoj kantis bele sian tradician kanton. Poste ĉiuj prelegantoj havis eblecon por inviti kongresanojn al siaj prelegoj kaj laste ni kune kantis la himnon, La Espero. La programo daŭrigis per amuzaj ludoj en interkona vespero.

En la sekvonta tago, kelkaj gravaj prelegoj okazis, kiel prelegoj de Humphrey Tonkin kiu parolis pri la nuna situacio de Esperanto en la mondo kaj la prezidanto de UEA, Mark Fettes pri la nuna situacio de UEA kaj Esperanto en la mondo. Tiuj prelegoj estis aranĝitaj bone per skajpo. Samtempe en aliaj salonoj du invititaj instruistoj instruis Esperanton al komencantoj kaj progresantoj. La kurso okazis kvar fojojn dum 3 horoj taĝe. Aliaj interesaj prelegoj ankaŭ estis prezentitaj de Albert el Filipinoj, Aŭstralio kaj Hispanujo. Ni ankaŭ donis ŝancon al komencantoj prelegi por ke ili havu kuraĝon paroli la lingvon.

La 30-an de marto kiam estis feria tago de pasko en Indonezio, pli da indonezianoj povas ĉeesti la kongreson. Okazis denove prelego per skajpo kaj ĉifoje,  Jonathan el Aŭstralio prelegis pri kiel verki por la elektronika ekrano. Poste pluraj prelegoj pri kulturo kaj aliaj interesaj temoj riĉigis la konon de kongresanoj.  Vespere, la grupo de orienttimoranoj prezentis artan spektaklon. Ili kantis, dancis eĉ ludis magion. Sekvante la programo daŭriĝis kiel arta vespero en UK. La kongresanoj grupe aŭ sole montris sian prezentadon en arto. Kun kelkaj eksterlandaj partoprenantoj, ni kune dancis tradician dancon el Indonezio.

En la ekskursa tago kiu okazis sabate, ni forveturis al Ĝakarto por viziti la nacian galerion kiu havas kolektaĵon kaj ekspozicias artaĵojn.  Poste la partoprenantoj ankaŭ vizitis nacian muzeon kaj “Taman Mini Indonesia Indah” kiu estas rekomendinda loko por iom konatiĝi kun la diverseco de indonezia kulturo. Vespere, la partoprenanto el Balio rakontis pri sia Esperanto-agado kaj sekve estis lingva festivalo kies celo por iom lerni kaj praktiki aliajn fremdajn lingvojn. Junaj indonezianoj tre entuziasme partoprenis tiun ĉi programon ĉar ili multe interesiĝas pri uzo de la lingvoj.

La 1-an de aprilo, grupo de kongresanoj partoprenis la senveturilan tagon kiu regule okazas en dimanĉo matene. Inter 6:00 kaj la 10:00 la aŭtomobiloj estas forpelitaj de la ĉefa strato de Bekasi kaj dum tiuj kvar horoj la strato abundas de piedirantoj, bicklistoj, kurantoj. Dum unu horo ni utiligis la eventon por reklami Esperanton al neesperantista publiko. Por kapti la atenton de ĉirkaŭaĵo, ni marŝis kun kongresa standardo, kantis kaj dancis kune. Tiel kelkaj homoj proksimiĝis kaj ekdemandis pri Esperanto kaj nia agado.

Impona prelego pri la historio de Indonezia Esperanto-movado estis prezentita de Heidi Goes de sia preskaŭ preta libro. Ŝi esploris multajn detalojn pri diversaj indoneziaj esperantistoj, lokoj kaj eventoj. Tiel la libro povas esti bonkvalita rimedo por malkovri la ekziston de Esperanto en Indonezio.

Sekve, Carlos Spinola prelegis pri uzado de Esperanto en la universitato de Valencio en Hispanujo kaj Cassini projekto.  Aliaj prelegoj ankaŭ estis interesaj kiel prelego de Park Soohyean pri la manĝajkutimo de la korea tradicia festotago, rigardo al kantoj laŭ lirikverkista vidpunkto de Kam Lee el Aŭstralio. Vespere ni kune iris al restoracio por la bankedo.

En la lasta tago, matene okazis la fermo. Tiam la partoprenantoj havis eblecon por diri sian impreson, opinion aŭ kritikon. Ni dirus ke la kongreso estis sukcesa ĉar la komentoj de partoprenantoj ĉefe estas pozitivaj. Dum la ferma ceremonio multe substrekis ke la valora aspekto de la kongreso estis amikeco. Por la tria kongreso, ni iomete komencis esplori la eblecon por organizi komunan eventon en Balio post du aŭ tri jaroj.

Jen la fotoj de la programo…: https://myalbum.com/album/4w9kslpzhCfD

Verkita de Ilia Sumilfia Dewi : ilia.dewi@gmail.com

3 thoughts on “Raporto de Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio

  1. La raporto de Dua Trilanda Kongreso ankaŭ aperas en la bulteno “Esperanto en Azio” por Aprila numero.

  2. La raporto de Dua Trilanda Kongreso ankaŭ aperas en la bulteno “Esperanto en Azio” por Aprila numero.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.