Arkivoj de etikedoj: #zamenhoftago

La Festo de Z-tago 2021

La 19an de decembro, IEA okazigis komunan feston por celebri la tagon de Zamenhof kiel aliaj esperantistoj en tuta mondo. Ĉifoje la festo okazis virtuale per Zomo (Zoom) kun partoprenantoj el Japanio, Koreio, Tajvano, Tajlando, Vietnamio, Singapuro, Pollando, Rusio kaj Indonezio. La festo komenĉigis en la vespero laŭ la ĝakarta tempo, je la 20h00 ĝis 22h00.

En la komenco, ĉiuj partoprenantoj havis ŝancon por memprezenti per speciala nomo kiu estas donita nu ren tiu ĉi festo. Estas Lingvo Internacia, Paco, Amikeco, Frateco kaj tiel plu. Ili priskribas la signifon de la nomo aŭ diras la opinion. Poste, kelkaj partoprenantoj deklamis kune la poemojn de Zamenhof kies titolo estas ‘Al la esperantistoj kaj La Vojo’.

En la sekvonta programo, ĉiuj amuziĝis per ludoj. La partoprenantoj respondis al demandoj pri vivo de Zamenhof per Kahoot, la apo kiu estas uzata por krei virtualajn ludojn. Post ludi, la partoprenantoj povas aŭskulti prelegeton pri kiel krei verdan stelon per paperfaldado kiel arto de origamio.

Kiam la tempo venis por kune manĝi kaj trinki, ĉiuj levigis sian trinkaĵon por virtuala tosto dirante frazojn “jen via sano…Feliĉan Zamenhofan Tagon!” En tiu ĉi okazo, ĉiuj havis pli malpli du minutojn por esprimi sian senton aŭ opinion pri Esperanto aŭ Zamenhof. En la lasta sesio, ili kune fotiĝis kun kelkaj kiuj ankoraŭ restis ĝis la fino de la festo. Dankon al ĉiuj!

La realigitaj agadoj en decembro

En ĉi tiu monato, nia asocio sukcese realigis du agadojn. Unue estis la komuna festo de Zamenhofa tago kiu okazis virtuale per Zomo (Zoom) en la 15an de decembro 2020. Partoprenis ĉ.25 homoj el diversaj urboj en indonezio kaj aliaj landoj kiel francio, swislando, tajlando, koreio, filipinoj, norvegujo kaj orienta timoro,

Je la 13a horo (UTC) aŭ la 20a horo (UTC+7), la festo komenciĝis per bonvenigaj vortoj de Ilia, la prezidanto de IEA.  Poste, ŝi legis mallonge la biografion de L.L Zamenhof. Daŭrigante la programon, tri junaj indonezianoj kiuj nomiĝas Arifah, Victor kaj Ali deklamis bele la poemojn de Zamenhof. Esperantisto el Francio, Jean-Claude prelegis mallonge rilate al la poemoj kiuj esprimas la ideojn de Zamenhof pri ĝusta komunikado, paco kaj amikeco. Li ankaŭ afable respondis kelkajn demandojn de la partoprenantoj. Estis unu de indonezianoj kiu demandis pri legindaj libroj por komencantoj kaj li proponis kelkajn, ekzemple “Gerda Malaperis”, “Vojaĝo al Esperanto-mondo”. Post unu horo, ni kune manĝis, trinkis eĉ ni tostis virtuale. Manĝante kaj trinkante, ĉiuj havis eblecon por esprimi kaj paroli la dankemajn vortojn al Zamenhof. Ĉiuj konsentis ke Zamenhof kiel la inicianto de la lingvo, Esperanto bone kontribuis por la homaro. Sekve, IEA lanĉis la novan podkaston pri Esperanto en indonezia. Tiu podkasto celas helpi la eksteran publikon kiun deziras lerni Esperanton kaj aŭskulti la ĝisdatigajn informojn, muzikon, novaĵon kaj tiel plu. La junaj esperantistoj, Ali prezentis sian muzikon per violono kaj el Orienta Timoro, Teofilo mallonge parolis la situacion kaj malfacilaĵon en sia movado. Antaŭ la fino de la komuna festo, ni kune kantis du kantojn, “Dankon al Zamenhof” kaj la himno “La Espero”. Poste ni havis la komunan foton kaj adiaŭis kun belaj ridetoj de ĉiuj.

Due, estis la 6a baza kurso kiu okazis en la 19an de decembro. Ĉi tiu kurso estas la lasta leciono de la tuta leciono ekde la julio 2020. La kurso estis aranĝita helpe de IREA (Irana Esperanto-Asocio). S-ro Ahmad Mamdoohi ĉiam helpas disponigi la Zuman (Zoom) ligilon por eniri al la virtuala ĉambro. Pro tio, ni tre dankas por la bona kunlaboro kaj la subteno. Ĉi foje partoprenis sep kursanoj kiuj venas de diversaj urboj; Ĝakarto, Bekasi, Bandung, Depok kaj Solo. La gvidanto de kurso, Ilia Dewi prenas la lecionon de lernu.net “Konciza Gramatiko” kaj sendis ĝin al ĉiuj per retmesaĝo kaj ankaŭ uzas la libron ‘Kunci’.

En tiu ĉi kurso, la kursanoj lernis pri aktivaj kaj pasivaj partisipoj, la uzado de prepocizioj kaj la mallongigo de vortoj en Esperanto. Post du horoj la kurso finiĝis. Ni ĝojas ke nia agado, la virtuala baza kurso por komencantoj sukcese okaziĝis ĉijare ekde julio kaj finiĝis en decembro. Ni disponigos la atestilon por la kursanoj kiuj diligente lernas kaj progresas.