Arkivoj de etikedoj: komencanto

La Virtuala Enkonduko de Esperanto

La 13an de novembro, Ilia, la estrarano de IEA estis invitita de eduka platformo “Accelerate By LP3i” por enkonduki Esperanton. La agado okazis virtuale per Zomo (Zoom). Partoprenis ĉirkau 20 personoj el diversaj partoj en Indonezio. Kelkaj de ili estas tute komencantoj aŭ neniam antaŭe aŭdis pri Esperanto.

La organizantoj malfermis la programon kaj salutis al ĉiuj partoprenantoj. Ili intence okazigis tiun ĉi eventon ĉar ili pensas ke Esperanto estas lerninda precipe al junuloj kiuj havas grandan entuziasmon pri lingvo. Post la salutado, la enkoduko komenciĝis kun ĝenerala informo pri Esperanto. Gvidante la grupon, Ilia iom parolis pri historio de Esperanto kaj kial ĝi estas utila kaj lerninda. Ankaŭ avantaĝoj lerni Esperanton.

En la dua sesio, la partoprenantoj lernis la bazon de Esperanto kaj donis tempon al ili demandi ion ajn pri la leciono. Ili lernis kiel elparoli la alfabetojn, krei simplan frazon kaj spekti filmeton pri UK en Varsovio kiu montris la kongresanojn el Indonezio en 1959. Pere de tiu filmeto, oni povas iom vidi ke Esperanto estas parto de nia historio. La enkonduko daŭris dum horoj kun sukceso.

La Paroliga Sesio en Januaro

La 10an kaj 24an de januaro okazis sukcese per Zomo (Zoom) la paroliga sesio por komencantoj kaj komencintoj. La partoprenantoj venis el diversaj urboj en Indonezio i.a Ĝakarto, Bandung, Bekasi, Depok, Cikarang, Semarang kaj Kupang. Ankaŭ partoprenis esperantisto el Francujo, Jean Claude-Roy

En ĉiuj sesioj, la partoprenantoj havis ŝancon paroli pri temoj kiuj estis informitaj per retmesaĝo post la aliĝo. La 10an de januaro, oni parolis pri kion vi faros por Esperanto se vi estus miliardulo. Estis amuza kaj agrabla interbabilado ĉar aliaj ankaŭ havis ŝancon por demandi al la parolantoj kaj lernas la novajn vortojn. La paroliga sesio daŭris du horoj inter la 8a ĝis la 10a horo vespere. La venonta sesio okazos en februaro kun aliaj interesaj temoj kaj ankaŭ malfermiĝas al alilandanoj. Oni ankaŭ povas legi la mallongajn raportojn kaj afiŝon pri paroliga sesio ĉe instagramo @asosiasiesperanto. Sekvu nin!