Ekde januaro 2021, Indonezia Esperanto-Asocio organizas la novan agadon per la socia kanalo, instagramo @asosiasiesperanto. Ilia, la estrarano de nia asocio gvidas la parolon kun invititaj parolantoj. En la unua rekta elsendo kiu okazigis en la 16an de januaro, la membro de asocio, Adam el urbo Bandung estis invitita por babili pri sia sperto kiam li unua fojo konis Esperanton kaj komencis la memlernadon. Adam ankaŭ rakontis kiel li trovis la ligon al IEA kaj nun li estas unu de aktiva membro de nia asocio. Dank’ al li pro la agrabla babilado.
La 30an de januro, la dua rekta elsendo okazis kun juna esperantisto, Victor kiu loĝas en urbo Depok. Ĉifoje la temo estas pri avantaĝoj de Esperanto. Victor kaj Ilia malkovris kelkajn avantaĝojn se oni lernas kaj uzas Esperanton. Lernante Esperanton oni povas amikigi kun multaj homoj el diversaj landoj. Oni povas ankaŭ lerni aliajn fremdajn lingvojn pli rapide post la lernado de Esperanto pro ĝia propedeutika valoro. Por tiuj kiuj ŝatas vojaĝi, ili povas utiligi la pasportan servon. Tiel oni povas resti en la domo de esperantistoj kiuj pretas gastigi la alilandan esperantiston dum sia vojaĝo. Certe tiu ne nur donas financan avantaĝon sed pli grava estas la kultura interŝanĝo. Tiam oni povas mem sperti la lokan kutimon kaj interagi kun lokaj homoj. La babilado daŭris unu horon kun konkludo ke Esperanto estas lerninda. Dank’ al Victor pro la afabla babilado.
La rekta elsendo okazas du fojoj monate kaj respektebla en IG TV (televido) @asosiasiesperanto.