Enkonduko de Esperanto en Poliglota Renkontiĝo

Komuna foto post la Esperanta enkonduko

Je la 26a de Aŭgusto 2018, Indonezia Esperanto-Asocio (IEA) kunlaboris kun la Indonezia Poliglota komunumo en Ĝakarto por enkonduki Esperanton al la membroj kiuj estas lingvaj entuziasmuloj. La prezidanto de IEA, Ilia estis invitita kun la membro, Arman Yusuf por fari la prezentadon dum 2 horoj.

Ĉeestis 58 homoj kiuj plejparte jam regas pli ol du lingvoj. Ili interesiĝas partopreni la enkondukon de Esperanto ĉar kelkaj diris ili neniam aŭdis pri Esperanto kaj aliaj iam sciis tamen nur malmulte da informo. La prezentado komenciĝis kun iom da historio pri Esperanto kaj la movado. Poste la prezento pri la roloj de UEA, IEA kaj la avantaĝoj de Esperanto-lernado. Kelkaj partoprenantoj scivoleme demandis post ili aŭskultis ke pere de Esperanto, ili povas senpage tranokti ĉe la domoj de esperantistoj kaj spertos la kulturan interŝanĝon kun la lokanoj kiam ili vojaĝas eksterlande.

En la sekva sesio, Ilia instruis la bazan lecionon al la partoprenantoj. Estis konsilita por ke ili havu libron de “Kunci” kiu enhavas la simplan gramatikon kaj la vortareton. Tiel ili povas pli facile sekvas la lecionon. Ankaŭ estis disponigita kelkajn kopiojn de lecionoj pri alfabetoj, ĉiferoj, Esperantaj kantoj kaj ekzemplo de simpla konversacio. Ilia montris al ili ke Esperanto estas relative facila kaj lerninda. Antaŭ la fino de prezentado, Ilia praktikis Esperanton kun Arman per mallonga konversacio kiun oni kutime faras en la unua renkontiĝo.

Laste, la organizanto de renkontiĝo donis tempon por la partoprenanto kiu volis starigi ion ajn demandon pri Esperanto. Kelkaj entuziasme demandis pri gramatikaĵo, Esperanto-literaturo, filmo, muziko kaj aliaj petis informon pri la Esperanto-kurso. Ni taksas ke la renkontiĝo sukcese okazis por disvastigi Esperanton al pli da indonezianoj.

Ekde tiu renkontiĝo, Ilia regule ĉeestas en la poliglota renkontiĝo kiu estas aranĝita du fojej monate. Kolektigi la ĉeestantojn kiuj deziras lerni kune Esperanton kaj gvidi ilin por la baza leciono kaj praktiko. 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.