Tagaj arkivoj: 2 Septembro 2021

Esperanton Ni Parolu !

Dimanĉon, la 19an de Septembro sukcese okazis la paroliga sesio kiun ni regule organizas. Ĉifoje la partoprenintoj ne nur estas indonezianoj sed ankaŭ partoprenis 5 vjetnamaj amikoj dank’ al amikino Tran Hoan (Ĝojo), kiu diskonigis la agadon inter siaj lernantoj. La temo de la paroliga sesio estis “Kiel atingi vian celon”.  Dum du horoj, la partoprenintoj havis ŝancon prezenti kaj paroli pri sia celo kaj kiel ili atinĝis aŭ atinĝos ĝin. Iu parolis pri kurado de 1,000 kilometroj, aliaj parolis pri sano, hobio, ĉiutagaĵoj, laboro kaj limigo pri uzado de sociaj retoj.

En ĉiu paroliga sesio, kaj post la prezento, aliaj partoprenantoj rajtas starigi demandojn kaj komenti. Ekzemple pri limigo de uzado de sociaj retoj, kelkaj ankaŭ havas similan celon. Ili samopinias ke estas grave utiligi la tempon per aliaj aktivaĵoj pli sanigaj kaj utilaj anstataŭ pasigi tempon per sociaj retoj.  En la paroliga sesio, la partoprenanto ankaŭ povas lerni novajn vortojn kaj la gramatikon. La video de ĉi tiu paroliga estas spektebla ĉe https://www.youtube.com/watch?v=WkzA8lqyhP4.