Monataj arkivoj: Aprilo 2021

La 8-a Datreveno de IEA

Hodiaŭ, la 7an de aprilo 2021, Indonezia Esperanto-Asocio festas sian 8-an datrevenon.

Jen la parolo de la prezidanto, Ilia Sumilfia Dewi.

Saluton!

En ĉi tiu bona okazo, kiel reprezentanto de Indonezia Esperanto-Asocio, mi elkore dankas al ĉiu membro de la asocio, la aktivuloj kaj indoneziaj esperantistoj, kiuj jam subtenis, kunlaboris kaj kontribuis al la agadoj de IEA.

Hodiaŭ, la Indonezia Esperanto-Asocio festas la 8an datrevenon ekde la fondiĝo la 7an de April 2013.

Ekde la komenco, la Indonezia Esperanto-Asocio havas celon kaj mision por subteni kaj progresigi la Esperanto-movadon en Indonezio.

Ni bone komprenas ke Esperanto ne nur estas lingvo por faciligi la internacian komunikadon sed ĝi ankaŭ havas valorojn de egaleco, paco kaj amikeco, pri kiuj ni nepre parolu por realigi la harmonian vivon en diverseco, precipe en la internaciaj rilatoj.

Konsiderante, ke ankoraŭ ekzistas multaj mankoj, ni, la estraranoj de IEA daŭre plibonigas nian funkciadon kaj invitas ĉiun membron subteni la agadojn de nia asocio kadre de progreso de la movado.

En ĉi tiu okazo, ni volas danki al alilandaj esperantistoj precipe Heidi Goes el Belgujo, SO Gilsu el Koreio kaj INUMARU Fumio el Japanio, kiuj kunlaboris kun indoneziaj esperantistoj por starigi la asocion IEA.

Ni ankaŭ elkore dankas al Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu subtenas niajn membrojn por membriĝi ĉe UEA. Koran dankon al Auŝtralia Esperanto-Asocio, NovZelanda Esperanto-Asocio, kiuj kune realigis la komunan kongreson ‘Trilanda Kongreso’ kiu okazis en 2016 kaj 2018.

Multan dankon al IREA (Irana Esperanto-Asocio), kiu multe helpis kaj helpas por okazigi la virtualan bazan kurson por indonezianoj. Tiu kurso komenciĝis meze de la pasinta jaro 2020.

Certe, ankoraŭ multege da helpoj de aliaj homoj kaj asocioj  ni ricevis por realigi niajn rolojn en la movado, tamen ni ne povas ĉion mencii.

Por lastaj vortoj, nome de Indonezia Esperanto-Asocio, mi instigas ĉiun membron de IEA labori kuraĝe, optimisme kaj kreeme por progresigi la Esperantan movadon en Indonezio.