Monataj arkivoj: Januaro 2020

La Unua Kunveno en 2020

En la 19a de Januaro, la unua kunveno de nia asocio okazis. Ĉifoje ni okazigis ĝin en la kunvenejo kiu troviĝas en la trajnstacidomo de urba trajno. Iu membro kiu ĉeestis por la unua fojo rakontis pri sia memlernado de Esperanto antaŭ li trovis la informon pri nia asocio en la intereto. Li komencis koni Esperanton kiam li studis en Ĉinio. Aliaj membroj ankaŭ ĝuis la ŝancon rakonti siajn spertojn kun Esperanto. Poste, ni kune lernis pri la uzado de -ig- kaj -iĝi en la frazoj. Ni uzis la librojn “Esperanto Per Rekta Metodo” en indonezia traduko kaj  “Kunci” en nia lernado. Ni konsentis ke tiuj libroj helpas al ni por lerni la bazan gramatikon de Esperanto. Ni foje ankaŭ uzas la lernajn materialojn kiuj ni povas akiri de retejo ekz. ĉe edukado.net.

Antaŭ la fino de nia kunveno, la membroj rajtas demandi pri siaj malfacilaĵoj aŭ informoj pri la asociaj agadoj kaj movado. La kunveno finiĝis post tri horoj en la agrabla etoso. Ĝis la revido en la venonta kunveno!